Aŭg 24

Vi povas rigardi ĉi tiun filmeton ankaŭ en la angla (English) , la hispana (Español) , la franca (Français) , la itala (Italiano) , la portugala (Português) , kaj la irlanda (Gaeilge) .

[ad]


Ĉi jare mi sciiĝis pri Esperanto, la internacia kaj neŭtrala lingvo kiu estas tre facile por lerni kaj ĝi instigas al la malfermita interŝanĝo de kulturoj sen malegaleco inter parolantoj. Mi tre ŝatis la ideon, sed mi volis vidi se funkcias! Do, mi partoprenis la unua “Somera Esperanto-Studado”, kiun organizis la homoj de www.Lernu.net ; retpaĝaro por lerni Esperanton senpage. Mi vidis internacian komunumon kiu mi ne sciis ekzistis; nun mi scias ke Esperanto ne estas nur lingvo. Ĝi estas homoj kaj ideoj ke laboras kune. Mi esperas ke tiu ĉi malgranda video montros al vi kial mi nun partoprenos multajn esperantajn eventojn.

Se vi volas vidi pli, mi sendis ĉiom (videoj kaj fotoj) al mia flickr.

Skribu komentojn se vi ŝatis la videon! :)

15 Responses to “Somera Esperanto-Studado en Slovakio”

  1. Fajro Says:

    Bonegan videon!

  2. Eamo Says:

    Kun granda ghojo mi vizitis vian reton. TRE Brave!. Tio multe interesas ankaw miajn gekolegojn.
    Kompreneble mi volas dividi ghin kun chiuj aliaj!

  3. Indre Says:

    Bonega filmeto! Kiam vi kapablis tiom multe filmi!? Mi eĉ ne rimarkis - kaŝita ĵurnalisto :))
    Mi tre ĝojas ke aranĝo plaĉis al vi, kaj vere esperas vidi vin en venontaj aranĝoj ;)

  4. Toño Says:

    Gratulon, pro la video. La muntado estas tre bone farita. Kaj mi tre ĝojas pro la iniciato plulernigi kaj amuzigi la lernu-anojn.

  5. Petro Says:

    Koran dankon por la videaĵo - ĝi vere bone esprimas kaj montras la etoson de tiu aranĝo.
    Do ĉiuj lernemuloj de Esperanto, vizitu lernu.net kaj jam komencu ŝpari por SES 2009 :)

  6. Mutusen el Francio Says:

    Ankaŭ mi partoprenis ĉi-somere en mia unua Esperanto-renkontiĝo (IJK). Mi kunsentas vian entuziasmon!

  7. Angelika Says:

    Bonan laboron! Mi tre sxatas via filmeto. Se mi bezonos iam unu fimleto pri io mi dungos vin. ;-)

  8. Katjo Says:

    mi konsentas - bonega video, sed mi plej gxojas pro fakto, ke origina lingvo de la video estas Esperanto, ke tio ne estas nur traduko al Esperanto.

  9. Vojerarinto Says:

    Bonega estas via blogo. Kaj estas admirinda via kapablo scipovi tiom da lingvoj. Mi nur bedauxras, ke vi konis Esperanton tiom malfrue. :) Krome, la video estas tre agrabla. Gratulon.

  10. Solnyshko Says:

    Gxi estas tre bona kaj interesa filmo. Dankon!

  11. zaratustro Says:

    Mi sxatgxis vian videon.Gratulojn per vian bonan laboron.

  12. Rafael Badaŭi Says:

    Tiu kunmetita estas eksterordinara ĉar ĝi spronas Esperanton praktiki. Mil gratuloj al vi :-)

  13. Bjokac Says:

    Nu, kiel dirite, tre bona video, tre bona muntado, tre bona elparolado, nur tro mallonga, oni volas pli!
    Gxojas vidi vin en Iso,

    Bjokac

  14. Denis Says:

    estas tre bonega video , mi kongratulas vin cxar gxi estas mallonga sed gxi havas bona enhavo.
    Kolombia, amiko

  15. carlos Says:

    mi vin gratulas kaúze de tiu ci agado. Carlos salazar .KOSTARIKO

Leave a Reply