Jul 30

Tiu ĉi filmeto (de Jutubo) estas altkvalita kaj sen subtekstoj.

Tiu ĉi filmeto (de Dotsub) estas malaltkvalita kaj kun subtekstoj.

Mi ĵus partoprenis mian unuan IJKon en la urbo kun la bela nomo de Liberec’! Estis bonega semajno kaj mi volis montri al vi kial! :)

Por vidi pli ol horo de videoj, kaj multaj fotoj, rigardu mian konton de flickr. Se vi havas konton de Dotsub, vi povas traduki la subtekston de la filmeto al aliaj lingvoj! :D Mi bedaŭrinde ne tradukos la filmetojn al la aliaj lingvoj de mia retpaĝo ĉi-foje… sed, mi fakte tradukis ĝin al la ĉeĥa!! :)

Se vi ŝatas (aŭ malŝatas) la filmetojn, aŭ se vi volas diri ion ajn pri la filmeto, skribu komenton!!

  • Patrick
    saluton Benio !

    Mi vin gratulas, mi ne cxeestis sed mi vidis du geamikojn cxe via filmeto xD.

    Mi tre sxatas ke vi parolas esperanton !

    mi legas vian blogon kaj mi sopiras lerni lingvojn kiel vi .

    Salutojn el Peruo
  • Luko
    Saluton Benio ! gratulon pro via filmo, ghi bone rapide montras la IJK-n, ghi povus esti allogilo por esperanto ;-)
  • Gratulon pro la video. Ne ekzistas multaj homoj en Esperantujo, kiuj kapablas filmi, kunmeti kaj komenti mallongan videon. La kanton "Al la liberec'", kiu eksonas je la komencigho, ludas "La Kuracistoj". Kruda surbendigo haveblas che Ipernity.
  • SABIYUMVA Jérémie
    Saluton. Mi dankas al vi pro cxi belega filmo. Mi planis partopreni sed ne akiris vizon. Cxu vi havas aliajn partojn de cxi filmo? Gxi estas mallonga sed bona. Cxu eblas havi filmon pri la cxi jara IJK?
  • Beatriz
    Nekredeble!!! Bonege filmeto, mallonga sed suficxe! Dankon kaj gratulon!
  • Tusxar
    Benny, dankon! mi estis tien, sed ne kaptis ecx duone de amuzigxoj, kiuj vi trovis:)
  • Angelika
    Sal Benio,
    mi tre sxatas vian filmon. Bedauxrinde mi ne estis en Liberec... sed mi vidis ke ni havis bonan tempon. Tre bone!
    Salutojn de pluvega Hamburgo
    Angelika
  • GoEsperanto
    Mojose! Mi trovis ĉi tion per Twitter. (Mi estas @GoEsperanto)

    Dankon por montri ĉi tion.

    (Bonvolu pardoni mian malbonan Esperanton!)
blog comments powered by Disqus