Jan 21

Ĉi tiu filmeto estas en malalta kvalito (sed kun subtekstoj). Se via konekto estas rapida, vi povas rigardi ĝin direkte ĉe Youtube altkvalite (sen subtekstoj).

Vi povas ankaŭ rigardi ĝin en la angla, la hispana, la franca, la portugala, la itala kaj la irlanda!

Ĉu vi iam domandis al vi kiel aboni al la ĝisdatoj de retpaĝo? Ĉu vi jam vidis tiun ĉi simbolon sen scii kion signifas?
RSS

RSS estas en la tuta Interreto, sed multe da homoj eĉ ne scias kio ĝi estas! En tiu ĉi filmeto mi klarigas ĝin dum mi kuras tra Bonaero!
Jen kelkaj ligiloj kiuj povas esti utilaj post rigardi la filmeton: Kiel uzi Google Reader, Google Alerts por la RSS-fluoj de serĉadoj de Google, kaj ĉie vi nur devas serĉi la RSS-simbolon por aboni!
Se vi ŝatis la filmeton, skribu komenton kaj kompreneble… ne forgesu aboni al mia RSS-fluo!! :)

Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin! :)

  • Rene
    Benny,
    Dankegon pro la bona klarigo pri kio estas RSS kaj kiel oni povas utiligi gxin.

    Dank'al via filmeto, mi lernis ion novan hodiaux!
  • max
    Nu eĉ se la teĥnikaĵo estas Atom, la plej disvastigita vorto certe estas RSS.

    Gratulon pro la filmeto, vi bone klarigis la teĥnologion kaj ĝiajn celojn.
  • Ŝajnas al mi, ke Atom estas nuntempe pli multe uzata ol RSS. Sed enkonduko al RSS helpas disvastigi informojn pri ĉiaj fluoj.
  • Angelika
    Sal'Benio,

    mi jxus vidis vian filmon... mi neniam pensis pri RSS nur cxiam vidis gxin... sed mi pensas ke mi provos tiu nun...

    Saluton al Goa (cxu ne?)

    Angelika
blog comments powered by Disqus