Ĉi tiu filmeto estas en malalta kvalito - vi povas rigardi ĝin en la angla en alta kvalito en la blogo de mia amiko Sam.
Jen filmeto de mia amiko Sam Powers. Mi gastigis lin (per “Couchsurfing“) en Bonaero kaj li ankaŭ havas videoblogo (en la angla). Li vojaĝas ĉirkaŭ la mondo kun sia amiko William kun malgranda buĝeto kaj dividas ilian historion en la blogo. Li registris kaj redaktis la filmeton, sed mi estas la plej grava rolanto do mi decidis inclui ĝin en mia blogo (kun subtekstoj)!
Ni montras al vi la nekredebla evento en Bonaero de la kusenbatalo!! Ĝi estas “Fulmobando” de multaj homoj kiu decidas renkontiĝi (tiufoje kun la helpo de “Facebook”-a grupo) kaj fari ion kiu estas freneza por konfuzi la publikon kaj por amiziĝi. Tiufoje ni estis 2.000 homoj!! Dankegon al Sam por la filmeto!!
Se vi ŝatas la filmeton, bonvolu skribi komenton en mia blogo (aŭ en la blogo de Sam!). Kaj ne forgesu aboni al niaj blogoj por vidi aliajn filmetojn!!
Ĉi tiu filmeto estas en malalta kvalito (sed kun subtekstoj). Se via konekto estas rapida, vi povas rigardi ĝin direkte ĉe Youtube altkvalite (sen subtekstoj).
Vi povas ankaŭ rigardi ĝin en la angla, la hispana, la franca, la portugala, la itala kaj la irlanda!
Ĉu vi iam domandis al vi kiel aboni al la ĝisdatoj de retpaĝo? Ĉu vi jam vidis tiun ĉi simbolon sen scii kion signifas?
![]()
RSS estas en la tuta Interreto, sed multe da homoj eĉ ne scias kio ĝi estas! En tiu ĉi filmeto mi klarigas ĝin dum mi kuras tra Bonaero!
Jen kelkaj ligiloj kiuj povas esti utilaj post rigardi la filmeton: Kiel uzi Google Reader, Google Alerts por la RSS-fluoj de serĉadoj de Google, kaj ĉie vi nur devas serĉi la RSS-simbolon por aboni!
Se vi ŝatis la filmeton, skribu komenton kaj kompreneble… ne forgesu aboni al mia RSS-fluo!!
Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin!
Tiu ĉi filmeto estas disponebla ankaŭ altkvalite ĉe Youtube.
Mi decidis festi la novjaron de la jaro 2009 kun pli ol 150 esperantistoj en Germanio dum la (lasta?) ISo. Estis bonege!! Jen la filmeto por montri la semajnon kiun ni pasigis kune.
Por vidi pli ol horo de videoj de la plej bonaj partoj de la semajno, rigardu mian konton de flickr. Emmanuel kaj Helen ankaŭ faris tre amuzan filmeton dum la semajno.
Se vi havas konton de Dotsub, vi povas traduki la subtekston de la filmeto al aliaj lingvoj!!
Ne forgesu aboni al mia blogo por sciiĝi kiam mi faros aliajn filmetojn. (Ekzemple, mi iros al la IJF kaj la IJK ĉijare). Se vi ŝatas (aŭ malŝatas) la filmetojn, se vi ankaŭ filmis aŭ fotis dum la ISo, aŭ se vi volas diri ion ajn pri la filmeto, skribu komenton!!!
Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin!
Ĉi tiu filmeto estas en alta kvalito. Se via konekto estas malrapida, vi povas rigardi ĝin direkte ĉe Youtube. Ĝi ankaŭ estas ĉe Dotsub
.
Vi povas ankaŭ rigardi ĝin en la angla, la hispana, la franca, la itala, la portugala, kaj la irlanda!
Mi pasigis kelkajn semajnojn en Bonaero, do mi prenis la okazaĵon por lerni pri Tango. Mi lernis la unuajn paŝojn kaj mi lernis pri la tanga kulturo. En tiu ĉi filmeto mi mostras mia pliboniĝon! Dankon al mia instruistino María José (”Majo”). Se vi ŝatas la filmeton, skrubu komenton kaj abonu al mia blogo por sciigi kiam mi faros aliajn filmetojn en esperanto!
Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin!
La filmeto en “Youtube” (oni povas rigardi ĝin de alta kvalito).
Vi povas ankaŭ rigardi ĝin en la angla, la franca, la portugala, la itala, la hispana kaj la irlanda.
Jen mia nekredebla travivaĵo en “Burning Man” ĉijare.
Se vi ŝatas la filmeton, skrubu komenton kaj abonu al mia blogo por sciigi kiam mi faros aliajn filmetojn en esperanto!! :
Direkta ligilo al la filmeto ĉe Dotsub
Vi povas rigardi ĉi tiun filmeton ankaŭ en la angla, la hispania, la franca, la portugala, la itala, kaj la irlanda.
Nuntempe aviado estas problemo se oni havas buĝeton por vojaĝi ĉar oni devas pagi por registri pakaĵon.
Por eviti ĝin kaj por ne bezoni atendi en la flughaveno, pli bonas vojaĝi nur kun sia manpakaĵo. En ĉi tiu filmeto, mi mostras kiel oni povas kunporti ĉion kion vi volas!!
Se vi ŝatas la filmeton, skrubu komenton kaj abonu al mia blogo por sciigi kiam mi faros aliajn filmetojn en esperanto!!
Mi pasigis semajnon en la “Gaeltacht” - la regiono en Irlando kie oni parolas la irlandan lingvon - dum la semajno de kulturo kaj lingvo. Mi faris cxi tien filmeton por montri kiel estas la tradicia kulturo kaj lingvo de Irlando, kun intervjuoj. Skribu komentojn se vi ŝatis la videon!